Ĉi tiu bildo ampleksas 26-kilometro-vastan alfrapkrateron nordoriente de la alfrapa baseno “Hellas”. La kratero malkovris grandajn blokojn da bazroko (breĉia rokamaso) en kaj la meza altiĝo kaj la muroj de la kratero.
La plialtigita kolora subbildo pri la muro indikas grandan, proksime 250-metra-vastan ruĝecan blokon. Ĉi tiuj blokoj eble estis ĵetaĵoj de la malnovega alfrapo “Hellas” aŭ aliaj grandaj alfrapoj de antaŭ mil milionoj jaroj.
nombro:
ESP_035998_1555dato: la 01a de aprilo 2014
alteco: 255 km
NASA/JPL-Caltech/University of Arizona
https://uahirise.org/hipod/eo/ESP_035998_1555
#Mars #NASA #Esperanto